![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c6/Deutscher_Akademischer_Austauschdienst_logo.svg/langeo-640px-Deutscher_Akademischer_Austauschdienst_logo.svg.png&w=640&q=50)
Deutscher Akademischer Austauschdienst
From Wikipedia, the free encyclopedia
La organizaĵo germane nomata Deutscher Akademischer Austauschdienst [e. V.] (DAAD) - en Esperanto "Germana Servo por la Interŝanĝo de Universitatanoj [registrita asocio]" estas komuna institucio de la altlernejoj kaj studentaj unuiĝoj de Germanio, por subteni la internaciajn rilatojn de universitataj studantoj, doktoriĝantoj kaj profesoroj. La asocio fondiĝis la 1-an de januaro 1925 laŭ privata studentara iniciato en Hajdelbergo, en 1933 estis devige naziigita sub ŝtata premo en Nazia Germanio, en 1945 malfondiĝis kaj la 5-an de aŭgusto 1950 refondiĝis laŭ la demokratia kaj interkompreniga sinteno de la origina fondo. La centra oficejo de la Servo estas en Bonn, pli ekzakte en la kvartalo Plittersdorf de la urbodistrikto Bad Godesberg. Prezidanto ekde februaro 2020 estas profesoro Joybrato Mukherjee.
Germana Akademia Interŝanĝa Servo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Deutscher Akademischer Austauschdienst | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
neprofitcela organizaĵo organizaĵo pri edukado ![]() | |||||
Komenco | 1925 | ||||
Antaŭe | Academic Exchange Service vd | ||||
Geografia situo | 50° 42′ 1″ N, 7° 8′ 55″ O (mapo)50.7001827.148623 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Bonn | ||||
| |||||
Moto | Change by exchange | ||||
Ĉefestro(j) | Joybrato Mukherjee (en) ![]() Margret Wintermantel (en) ![]() Emil Lehnartz (en) ![]() Werner Richter (en) ![]() Theodor Klauser (en) ![]() ![]() | ||||
Membro de | Allianz der Wissenschaftsorganisationen (en) ![]() Informationsdienst Wissenschaft (en) ![]() Asocio de Eŭropaj Universitatoj Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes (en) ![]() Germania Unesko-komisiono ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | registrita asocio de Germanio | ||||
Krom la centra oficejo ekzistas filiaj oficejoj en Bruselo, Ĝakarto, Hanojo, Kajro, Londono, Meksik-urbo, Moskvo, Najrobio, Nov-Delhio, Nov-Jorko, Parizo, Pekino, Rio-de-Ĵanejro, Tokio kaj Varsovio. La oficejon en Tokio en aprilo 1978 starigis la esperantisto Ulrich Lins. Krome en 60 landoj ekzistas informaj centroj de DAAD.