Papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas en marĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝia rizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto de Nilo kaj Lago Ĉad (papiruso nomiĝas la papereca skribmaterialo, preparite precipe en antikva Egiptio el la internaj tavoloj de papirusa cipero.)
Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formas stolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajn tuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata en mediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto).
Ronda cipero (Cyperus rotundus) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo novplanto. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.