From Wikipedia, the free encyclopedia
Dillon „Curly“ (ankaŭ „Curley“) Russell (* 19-an de marto 1917 en Novjorko, Novjorkio; † 3-an de julio 1986 samloke) estis usona ĵazbasisto de bibopo.
Curly Russell | |
---|---|
(de maldekstre:) Charlie Ventura, Curley Russell, Bill Harris, Ralph Burns kaj Dave Tough, Three Deuces, Novjorko, proks. aprilon de 1946. Foto de William P. Gottlieb. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1917 en Trinidado |
Morto | 3-an de julio 1986 (69-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto |
Curly Russell ludis komence trombonon kaj bason, koncentriĝis tamen baldaŭ nur sur la baso. En la aĝo de 18 jaroj li fariĝis profesia muzikisto kaj havis dungitecojn ĉe Don Redman en 1941 kaj Benny Carter en Kalifornio en 1943. Russell iris en 1944 al Novjorko kaj fariĝis unu el la plej demandataj basistoj de la bibopa societo. Li ludis ĝis meze de la 1950-aj jaroj kun ĉiuj elstaraj muzikistoj de bibopo, ekz. Charlie Parker, Miles Davis, Stan Getz, Serge Chaloff, Tadd Dameron, Dizzy Gillespie, Dexter Gordon, Johnny Griffin, Milt Jackson, Bud Powell, Zoot Sims, Sonny Stitt, Fats Navarro, J. J. Johnson kaj Art Blakey. Kun Parker li partoprenis en 1945 je ties "Koko"-kunsido; kun Thelonious Monk li kune sonregistris por diskeldonejo Prestige Records (1952/54). Meze ĝis fine de la 1950-aj jaroj Russell iomete retiriĝis el la bibopa societo kaj pli muzikis en ritmenblusaj bandoj .
Basisto Curly Russell restos en la memoro pro sia kunlaboro je la fruaj sonregistradaj kunsidoj ĉe Savoy kun Charlie Parker (1945/47) kaj ĉe Prestige Records kun Thelonious Monk.
Kiel gastmuzikisto
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.