Cuauhtémoc Lázaro CÁRDENAS Solórzano (Meksikurbo, 1-a de Majo 1934) estas meksika politikisto, filo de la eksprezidanto de Meksiko Lázaro Cárdenas kaj fondinto de la Partio de la Demokratia Revolucio (PDR).

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Cuauhtémoc Cárdenas
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1934 (1934-05-01) (90-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio de la Demokratia Revolucio
Revolucia Institucia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Lázaro Cárdenas del Río Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Amalia Solórzano Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inĝeniero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li estis trifoje kandidato al la Prezidenteco de Meksiko (en 1988, 1994, kaj 2000), kaj la unua Registarestro de la Federacia Distrikto elektita demokratie. Dum sia aktiveco en la PDR oni priskribis lin kiel morala estro, kvankam la politikisto ofte malakceptis tiun titolon.[1][2][3]

Thumb
Cuauhtémoc Cárdenas kun Vicente Fox.

Oni konsideras lin maldekstra politikisto kaj li kritikis la politikojn de la prezidentoj de Meksiko el 1988. Lia politika ideologio inkludas la malakcepton de la novliberalismo, la defendo de socialaj politikoj favore al la malaltaj klasoj kaj sektoroj vundeblaj, la apogon de la registaro al la kulturo kaj la kontrolon fare de la ŝtato de strategiaj sektoroj (speciale de la energia sektoro). Aliaj idealoj kiujn li defendis estas la aŭstereco kaj la honesteco en la burokrateco, la laikismo kaj la nacia suvereneco.

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.