From Wikipedia, the free encyclopedia
Cuarte de Huerva [KŬARte deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Cuarte de Huerva | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 701 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 643 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 0° 56′ U (mapo)41.5935919-0.93888290000001 [+] | ||
Alto | 299 m [+] | ||
Areo | 8,946382 km² (89 4.6 382 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cuarte de Huerva [+] | |||
Cuarte de Huerva estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Cadrete, kaj ĉe la rivero Huerva, ĉirkaŭita de la teritorio de la ĉefurbo Zaragozo. La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kiu ĉirkaŭas la urbon sude trapasas la municipan teritorion.
La loĝloko Cuarte de Huerva mem estas je nur 8 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 299 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo mem nordoriente kaj Cadrete sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.
Nordokcidente: Zaragozo | Norde: Zaragozo | Nordoriente: Zaragozo |
Okcidente: Zaragozo | Oriente: Zaragozo | |
Sudokcidente: Cadrete | Sude: Zaragozo | Sudoriente: Zaragozo |
Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.
Cuarte de Huerva demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Cuarte de Huerva tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 14 169 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe kardo), brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.
Lastatempe industrio estas la ĉefa rimedo. Estas multaj entreprenoj en la municipo, multaj devenaj el la ĉefurbo ĉefe el la kvartalo Torrero. Estas pli ol 370 entreprenoj kun sidejo en la diversaj industriaj zonoj de la municipo.[1] En junio 2017 oni konis akuzojn kontraŭ la urba disvolvigo de Cuarte, loĝloko de pli ol 10 000 loĝantoj kiu plej kreskis en Hispanio en la jaroj de la nemoveblaĵa veziko. Precize la akuszo indikis, ke en la municipo mankis dum tiuj jaroj propra arkitekto, kaj ke kaj loĝejoj kaj municipaj ekipaĵoj okupis terenojn inundeblajn de la rivero Huerva.[2]
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2008 | 2009 | 2010 | 2011 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
275 | 298 | 295 | 271 | 322 | 386 | 491 | 744 | 1148 | 1353 | 1922 | 6404 | 7687 | 8658 | 10 209 | 13 733 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.