From Wikipedia, the free encyclopedia
La Koskorobo, Koskoroba cigno aŭ Koskoroba ansero (Coscoroba coscoroba) estas specio de akvobirdo kiu loĝas en suda Sudameriko. Ĝi estas la plej malgranda el la birdoj nomataj "cignoj", sed temas pri granda specio de akvobirdo (pli granda ol anseroj), averaĝe 4.2 kg, 1 m longa kaj kun enverguro de 1.57 m. Ĝi apartenas al la subfamilio de Anserenoj en la familio de anasoj, cignoj kaj anseroj nome Anasedoj. Ĝi estas lokita en la monotipa genro Coscoroba.
Koskorobo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coscoroba coscoroba (Molina, 1782) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Masklo de Koskorobo pezas 3.8 – 5.4 kg kaj inoj pezas 3.2 - 4.5. Ties longo estas el 87.5 al 115 cm kaj ties enverguro estas de 155 al 160 cm.[1][2][3] La Koskorobo havas blankan plumaron escepte pro nigraj pintoj ĉe la eksteraj ses unuarangaj plumoj, kvankam tiu nigro estas ofte apenaŭ videbla en la fermita flugilo. Dumfluge la nigraj flugilpintoj estas rimarkindaj. Tiu birdo havas tre ruĝajn bekon, krurojn kaj piedojn. Ili estas iome pli kiel anseroj ol kiel cignoj. La inoj aspektas preskaŭ identaj al maskloj. La ido estas makuleca kun brunaj kaj grizaj nuancoj. La Koskorobo ankaŭ ne havas la nigran maskon kiun aliaj cignoj havas ĉe bridoj inter okuloj kaj beko. Ili aspektas kiel malgranda cigno laŭ korpo kaj kiel ansero laŭ kapo.
Ties ovoj estas 89 x 61 mm, kun averaĝo de 82 al 94 x 53 al 67 mm, kun averaĝa pezo de 170 gramoj kaj gamas el 129 al 203 gramoj.
La Koskorobo reproduktiĝas en Sudameriko el suda Ĉilio kaj centra Argentino suden al Fuegio kaj la Malvinoj. Vintre ĝi flugas norden al centra Ĉilio, norda Argentino, Urugvajo kaj la sudorienta pinto de Brazilo.
Ili havas ankaŭ antikvan vojon al Pantanal de Brazilo, kaj estas vidataj en grandaj aroj en la regionoj de Nhecolandia kaj Rio Negro.
Ties habitato estas bone vegetalaj marĉoj kaj lagunoj. Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10,000–25,000 birdoj.[4][5]
La Koskorobo manĝas ĉefe herbojn kaj malgrandajn akvoplantojn, sed ankaŭ mitulojn kaj fiŝojn. La ino kovas la ovojn, dum la masklo gvardias kaj agreseme helpas protekti la idojn kontraŭ predantojn post eloviĝo. Koskoroboj vivas je aĝo de proksimume 20 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.