Corpse Bride (Kadavra Edzino) estas usona animacia filmo de Tim Burton kaj Mike Johnson, aperinta en 2005.
Rapidaj faktoj Kadavra Edzino, movbilda filmo ...
Fermi
En la 19-a jarcento, en eta vilaĝo de Anglujo, Victor Van Dort, filo de novriĉuloj, kaj Victoria Everglot estas geedziĝontaj (spite al la gepatroj de Victoria, heredaj etnobeloj, nun malriĉaj), kvankam ili neniam vidis unu la alian. Tuja enamiĝo de la gejunuloj, li fuŝplena kaj ŝi mildplena.
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Sed malgraŭvole, en fantasta etoso, Victor estas edzigita al la energiplena kadavro de Emily, mistera edzino, kiu perforte kondukas lin en la mondon de gemortintoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
- Originala titolo: Corpse Bride
- Reĝisoroj: Tim Burton kaj Mike Johnson
- Scenaro: John August, Pamela Pettler kaj Caroline Thompson
- Produktado: Allison Abbate, Tim Burton, Jeffrey Auerbach kaj Joe Ranft
- Muziko: Danny Elfman
- Foto: Pete Kozachik
- Muntado: Jonathan Lucas
- Dekoroj: Alex McDowell
- Lando: Usono
- Formato: Kolora - Kino 1,85:1 - DTS-ES / Dolby EX 6.1 / Sony Dynamic Digital Sound - 35 mm
- Ĝenro: Animacio, fantasto
- Daŭro: 76 minutoj
- Aperdatoj:
- Johnny Depp: voĉo de Victor Van Dort
- Helena Bonham Carter: voĉo de Emily, mortinta edzino
- Emily Watson: voĉo de Victoria Everglot
- Tracey Ullman: voĉo de Nell Van Dort/Hildegarde
- Paul Whitehouse: voĉo de William Van Dort/Mayhew/Paul (kelnero)
- Joanna Lumley: voĉo de Maudeline Everglot
- Albert Finney: voĉo de Finnis Everglot
- Richard E. Grant: voĉo de Barkis Bittern
- Christopher Lee: voĉo de Pastro Galswell
- Michael Gough: voĉo de Elder Gutknecht
- Jane Horrocks: voĉo de araneo (nigra vidvino)/S-ino Plum
- Enn Reitel: voĉo de vermo/de Anoncisto
- Deep Roy: voĉo de Napoleono
- Danny Elfman: voĉo de Bonejangles
- Stephen Ballantyne: voĉo de Emil
- Lisa Kay: voĉo de solena juna vilaĝano
- La filmo, adaptita de popola rusa fabelo de la 19-a jarcento titolita "La Mortinta Edzino", estis filmita en "Vinton Studios" apud Londono.
- Tim Burton mem desegnis ĉiujn scenojn, ĉiujn personojn, antaŭ ol la artaj direktoroj, plastikistoj kaj dekoraciistoj eklaboris.
- La teatraj pupoj estis manipulitaj de teamo de 25 animaciistoj antaŭ kamerao.
- La piano de Everglot portas la surskribon Harryhausen, el la nomo de unu el la plej famaj specialistoj de trukoj fotante bildon post bildo.
- La filmo estas dediĉita al Joe Ranft, tro frue mortinta artisto laborinta pri "storyboard" ĉe Disney kaj Pixar.
- According to Plan, komponita de Danny Elfman kaj interpretita de Albert Finney, Joanna Lumley, Tracey Ullman kaj Paul Whitehouse.
- Remains of the Day, komponita de Danny Elfman kaj interpretita de Danny Elfman, Jane Horrocks, Paul Baker, Alison Jiear kaj Gary Martin.
- Tears to Shed, komponita de Danny Elfman kaj interpretita de Helena Bonham Carter, Jane Horrocks kaj Enn Reitel.
- Tannhauser: Pilgrim's Chorus, komponita de Richard Wagner kaj interpretita de Simon Preston.
- The Wedding Song, komponita de Danny Elfman kaj interpretita de Danny Elfman, Jane Horrocks, Paul Baker, Alison Jiear kaj Gary Martin.
- Tara Theme, komponita de Max Steiner.
- Treulich geführt, komponita de Richard Wagner.