Cornelis Gemma
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cornelius Gemma (1535-1578) estis belga kuracisto, filozofo, astronomo, matematikisto, kartografo, profesoro pri medicino en la Universitato de Loveno[1], filo de la fabrikanto de instrumentoj Gema Frizo (1508-1555), kiu faris sennombrajn observojn pri luneklipso, kaj la supernovao de 1572, kiu aperis en la konstelacio de Kasiopeo[2] en la 9-a de novembro. Li estas unu el la malmultaj astronomoj kiuj identigis la Grandan kometon de 1577[3] kiel translunan. Kornelio Gema naskiĝis kaj mortis en Loveno, sed li vizitadis la Latinan Lernejon de Meĥleno. Li komencis studi arton en la Universitato de Loveno kiam li estis 15-jara, kaj daŭrigis ĝis sia diplomiĝo en la medicina fakultato, kie, en 1569, li sukcedis al sia profesoro Nikolao Biezo (1516-1572)[4].
Kornelio Gema (1535-1578) | ||
---|---|---|
belga kuracisto kaj astronomo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-a de februaro 1535 en Loveno, Belgio | |
Morto | 12-a de oktobro 1578 en Loveno, Belgio | |
Mortis per | Pesto vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Loveno | |
Familio | ||
Patro | Gemma Frisius vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo astrologo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |