Cornelia Funke
germana verkistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cornelia FUNKE [kornelja funke] (naskiĝis la 11-an de decembro 1958) estas germana verkistino.
Cornelia Funke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cornelia Funke | |||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1958 (1958-12-10) (65-jaraĝa) en Dorsten | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo verkisto de porinfana literaturo ilustristo vd | ||||
Aktiva en | Hamburgo • Los-Anĝeleso vd | ||||
Aktiva dum | 1988– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Inkheart vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinte en Dorsten, Nordrejn-Vestfalio, ŝi post la abiturienta ekzameno studis pedagogion kaj grafikarton. Poste ŝi laboris kiel edukistino en Hamburgo. Ŝi krome kreis ilustraĵojn por libroj, kaj tiu ĉi okupo vekis en ŝi la deziron, mem infanliteraturon kaj fantaston.
Intertempe ŝiaj verkoj gajnis plurajn renomajn literaturpremiojn, kaj kelkfoje oni komparas ŝin kun J. K. Rowling. Pluraj verkoj estas filmigataj: Die wilden Hühner en decembro 2005 venis al la kinejoj, Herr der Diebe en januaro 2006, kaj Tintenherz aperis filme en 2007. Ŝiaj romanoj origine publikiĝas en la germana eldonejo Cecilie Dressler.
Kun sia edzo kaj du idoj ŝi en majo 2005 transloĝiĝis de Hamburgo en Losanĝeleso. Tie, la 5-an de marto 2006, ŝia edzo, kun kiu ŝi vivis dum 25 jaroj, mortis en la aĝo de 58 jaroj.