From Wikipedia, the free encyclopedia
Consolacion - tagaloge Bayan ng Consolacion - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo de Cebu, en provinco Cebuo. Consolacion apartenas al Cebua urbaro kaj havas 21 distriktojn.
Consolacion | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 148 012 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 997 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 24′ N, 123° 57′ O (mapo)10.4123.95 [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
Areo | 37,03 km² (3 703 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Consolacion, Cebu [+] | |||
Consolacion etendiĝas de la orienta marbordo de la insulo al la montara regiono. Mandaue troviĝas nur 6, provinca kaj regiona ĉefurbo Cebuurbo 9, Toledo (Filipinoj) 36, Carcar 46, Danao (urbo) 56, Dabao 411, General Santos 492, Manilo 569, Kezonurbo 573, Tuguegarao 841 kilometrojn (aere) .
Consolacion estis fondita en 1871, sed jam pli frue estis loĝita, sed la loknomo estis "Kampiig". Tiutempe ĝi apartenis al Mandaue. La ligna kaj bambua kirko detruiĝis pro tifono en 1888, denove en 1892. Inter 1902 kaj 1920 la urbeto perdis la memstarecon. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945. En la malfruaj 2000-aj jaroj la municipo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).
En Consolacion la ekonomia tendenco estas loĝejkonstruado kaj fabrikaj industrioj.
Consolacion voje alirebla estas el Mandaue kaj Liloan (Cebu).
La klimato de Consolacion estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1639 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.