From Wikipedia, the free encyclopedia
Conan la Dua de Bretonio (naskiĝis en Rennes en 1030, mortis la 11-an de decembro 1066 antaŭ Château-Gontier), filo de la duko Alano la 3-a kaj de Berta de Blois-Chartres, estis duko de Bretonio de 1040 ĝis sia morto en 1066.
Conan la Dua | ||
---|---|---|
Duko de Bretonio | ||
Regado | 1040-1066 | |
Antaŭulo | Eon la Unua | |
Ceteraj titoloj | Duko de Bretonio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1030 en Rennes | |
Morto | 11-an de decembro 1066 en Château-Gontier | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Venenado vd | |
Familio | ||
Dinastio | Familio de Rennes | |
Patro | Alano la Tria | |
Patrino | Berta de Blois | |
Gefratoj | Hawise, Duchess of Brittany (en) , Herbert II, Count of Maine (en) kaj Paula of Maine (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Heredanto de la duklando Bretonio, Conan devis unue liberiĝi de la kuratoreco de sia onklo Eon (aŭ Eudes) la 1-a de Pentievro. Eudes estis inter la kontraŭuloj de Vilhelmo la Bastardo, estonta duko de Normandio. Conan devis atendi la venkon de Vilhelmo super siaj oponantoj, en la batalo de Val-ès-Dunes en oktobro 1047, por ke lia onklo forcedu al li la dukan povon.
Conan eĉ sukcesis je la morto de la grafo de Nantes, Mathias, sen heredanto, etendi sian povon super la graflando de Nantes. Tamen, tiu graflando estis depostulata ankaŭ de Alain Canhiart, grafo de Kornvalo, nome de ties edzino Judita. Tiu graflando fine iris al ilia filo Hoel la 5-a de Kornvalo, kiu fariĝis bofrato de Conan, edziĝante al lia fratino Havoise.
Conan devis ankaŭ fronti la ribelon de Riwallon la 1-a de Dol, subtenata de Vilhelmo la Bastardo[1].
Ĉirkaŭ la fino de 1066, la bretona princo, post konkero de Pouancé kaj de Segré, venis ĝis Château-Gontier kies enirejon li trarompis, sed li mortis en sia triumfo, la 11-an de decembro 1066 [2], venenita, laŭdire, de perfidulo laŭ ordono de Vilhelmo la Bastardo, suspektita esti la ordoninto de tiu mortigo. La kaŭzo de la milito estis verŝajne la deziro restarigi la landlimojn de Bretonio, movitajn de Erispoe ĝis la rivero Majeno, kaj kiujn la bretona princo estis fortikiginta per fortikaĵoj konsistantaj el du fosaĵoj kaj du terheĝoj, apogitaj de distanco al distanco per bulvardoj, kaj irantaj de Majeno ĝis super Bazouges, al la rivero Seiche fronte de Availles.[3]
Conan la 2-a estis entombigita en la abatejo Saint-Melaine de Rennes, kie lia tombo estis retrovita sub la turo okaze de ĝia restaŭrado. Manke de rekta heredanto, lia bofrato Hoel fariĝis duko: la familio de Rennes devis cedi la lokon al la familio de Kornvalo je la kapo de la duklando de Bretonio.
Conan la Dua mortis 36-jara, sen edziĝi por havi legitiman filon, tamen iu « Alanus nothus filius Conani comitis » kiu aperis en 1075 inter la atestantoj de donaco de la dukino Berta de Blois [4] povus esti lia bastarda filo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.