![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2c/Clelia_CONTERNO_GUGLIELMINETTI.jpg/640px-Clelia_CONTERNO_GUGLIELMINETTI.jpg&w=640&q=50)
Clelia Conterno Guglielminetti
From Wikipedia, the free encyclopedia
Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI (Torino, 1915-1984) estis itala doktorino pri beletristiko, instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en itala lingvo.
Clelia Conterno Guglielminetti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Clelia Guglielminetti |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1915 (1915-02-18) en Torino |
Morto | 22-an de januaro 1984 (1984-01-22) (68-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio (1946–1984) Reĝlando Italio (1915–1946) ![]() |
Alma mater | Universitato de Torino ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto (1957–1977) esperantisto (1934–) ![]() |
Conterno eklernis Esperanton en 1934, vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis Venecio per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis Stokholmo (kie okazis la tiama Universala Kongreso) per parolado kun la esperantisto Roger Bernard. Tuj ŝi kunlaboris en La Pirato, komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo In Marcia!. En la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la Nica Literatura Revuo; en Italio ŝi estris la revuon L'Esperanto kaj estis ankaŭ kunredaktorino de Literatura Foiro kaj de Rivista Italiana di Esperanto. Conterno havis diversajn postenoj en la itala movado kaj estis membro de la Akademio de Esperanto.