Claudio Marchisio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Claudio Marchisio (prononco [ˈklaudjo marˈkizjo]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 19-an de januaro 1986(nun 1986-01-19) en Torino, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2006 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino kaj antaŭe jam ekde la jaro 1993, do sepjara, estis en ties junulaj teamoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Claudio Marchisio | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Il Principino ("El Princepet") |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1986 (1986-01-19) (38-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://claudiomarchisio.it/ |
Fermi
Krome Claudio Marchisio ekde la jaro 2009 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Claudio Marchisio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Kategorio Claudio Marchisio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri italo kaj futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |