Claire Clairmont
From Wikipedia, the free encyclopedia
Clara Mary Jane CLAIRMONT (27a de Aprilo 1798 – 19a de Marto 1879), aŭ Claire Clairmont kiel ŝi estis ofte konata, estis la duonfratino de la verkisto Mary Shelley kaj la patrino de la filino de Lord Byron nome Allegra.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Claire Clairmont | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1798 (1798-04-27) en Brislington, Reĝlando de Granda Britio | |
Morto | 19-an de marto 1879 (1879-03-19) (80-jaraĝa) en Florenco, Reĝlando Italio | |
Tombo | Cimitero Monumentale della Misericordia, Antella (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Patro | Sir John Lethbridge, 1st Baronet (en) vd | |
Patrino | Mary Jane Godwin (en) vd | |
Gefratoj | Mary Shelley vd | |
Edz(in)o | vd | |
Amkunulo | George Byron vd | |
Infanoj | Allegra Byron vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Decembre 1801, kiam Clairmont estis tri-jaraĝa, ŝia patrino edziniĝis al najbaro, nome verkisto kaj filozofo William Godwin. Tio havigis al ŝi du duonfratinojn: nome la filino de Godwin nome Mary (poste Mary Shelley), nur ok monatojn pli aĝa, kaj lia duonfilino Fanny Imlay, paron da jaroj pli aĝa. Ambaŭ estis la flinoj de Mary Wollstonecraft, kiu estis mortinta kvar jarojn antaŭe, sed kies restado ankoraŭ sentiĝis en la hejmo. La nova paro tuj iĝis la gepatroj de filo, nome la pli juna frato de Claire.