Civita naciismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Civita naciismo, ankaŭ nomata liberala naciismo, estas formo de naciismo identigata de politikaj filozofoj, kiuj kredas je inkluziva formo de naciismo, kiu akordas kun tradiciaj liberalaj valoroj de libereco, toleremo, egaleco kaj individuaj rajtoj.[1][2]
Civitaj naciistoj ofte defendas la valoron de nacia identeco, asertante, ke individuoj bezonas nacian identecon por vivi signifohavajn, aŭtonomajn vivojn[3], kaj ke demokratiaj politikaj unuoj bezonas nacian identecon por funkcii ĝuste. La civitan naciismon oni ofte kontrastigas kun etna naciismo.[4]
Ernest Renan oni ofte taksas unu el la fruaj civitaj naciistoj.[5]