scienca muzeo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Cité des Sciences et de l'Industrie (Civito de Sciencoj kaj Industrio) estas la plej granda scienca muzeo en Eŭropo.[1] Situanta en Parko de La Villette en la 19-a arondismento de Parizo, Francio, ĝi estas unu el la tri dekduoj da Kulturaj Centroj de Scienco, Teĥnologio kaj Industrio (CCSTI), promociantaj sciencon kaj sciencan kulturon.
Cité des sciences et de l'industrie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Cité des sciences et de l'industrie | |||||
teknika muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | Pont-de-Flandre | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | Parko de La Villette 30, avenue Corentin-Cariou 19-a arondismento | ||||
Poŝtkodo | 75019 | ||||
Estiĝo | 1980-aj jaroj | ||||
Malfermo | 1986 | ||||
Direktoro | Claudie Haigneré | ||||
Koordinatoj | 48° 53′ 44″ N, 2° 23′ 17″ O (mapo)48.8955562.388056 | ||||
| |||||
Kolektoj | Scienco | ||||
Jaraj vizitantoj: | 2 196 200 (2016) | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.cite-sciences.fr | ||||
Ĉirkaŭ kvin milionoj da homoj vizitas la Civiton ĉiujare. Allogaĵoj inkluzivas planetarion, submarŝipon (Argonaute), IMAX-teatron (La Géode) kaj specialajn areojn por infanoj kaj adoleskantoj.
La Civito estas klasifita kiel "Établissement public à caractère industriel et commercial" (publika establaĵo kun industria aŭ komerca karaktero), specialiĝinta en la subteno de scienca kaj teĥnika kulturo. Kreita je la iniciato de Prezidanto Giscard d’Estaing, la celo de la Civito estas disvastigi sciencajn kaj teĥnikajn sciojn en la publiko, interalie por junuloj, kaj promocii publikan interesiĝon pri scienco, priserĉo kaj industrio.
La plej rimarkinda karakterizaĵo de la "bioklimata fasado" fronte al la parko estas "Les Serres" – tri forcejoj po 32 metrojn altaj, 32 metrojn longaj kaj 8 metrojn larĝaj. La fasadoj de "Les Serres" estis la unuaj strukturaj muroj el vitro konstruitaj sen framoj aŭ subtenaj kadroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.