Cisticerkozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cisticerkozo estas infekto en histo kaŭzita de la juna formo de la porka tenio.[1][2] Homoj povas havi malmultajn aŭ neniujn simptomojn dum jaroj.[3][4] En iuj okazoj, precipe en Azio, solidaj buloj inter unu kaj du centimetroj povas disvolviĝi sub la haŭto.[2] Post monatoj aŭ jaroj ĉi tiuj buloj povas fariĝi doloraj kaj ŝvelintaj kaj poste dissolviĝas.[3][4] Specifa formo nomata neŭrocisticerkozo, kiu influas la cerbon, povas kaŭzi neŭrologiajn simptomojn.[4] En evolulandoj ĉi tio estas unu el la plej oftaj kaŭzoj de epilepsio.[4]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/61/Neurocysticercosis.gif)