![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Circus_roncalli.jpg/640px-Circus_roncalli.jpg&w=640&q=50)
Cirko Roncalli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cirko Roncalli estas germana cirko kun sidejo en Kolonjo. La aŭstroj Bernhard Paul kaj André Heller fondis ĝin en 1975 en Vieno. La 8-an de Oktobro de la sama jaro, ili varbis por "Circus Roncalli (Wien)"[1] en la kadro de la festivalo Steirischer Herbst kun la programtitolo "La plej granda poezio de la universo – la cirko kiel tutartaĵo", kion la festivalo klasifikis kiel Multimedia.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Circus_roncalli.jpg/640px-Circus_roncalli.jpg)
Bernhard Paul, unu el la fondintoj, kolektis ne nur historiajn cirkajn veturilojn, sed ankaŭ nostalgiajn karuselojn, ampleksan Beatles-kolekton ktp., kiuj reprezentas nuntempe unu el la plej grandajn cirkokolektojn en Eŭropo. Li volas ekspozicii la kolekton en cirkomuzeo en Kolonjo.[2]