Circo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Circo[1] (helene skribata Κίρκη, Kirke, latine skribata Circe, en klasika latina supozeble ankaŭ prononcita Kirke) estis figuro en la helena mitologio, filino de la suna dio Helio kaj de lia edzino Persa (en okcidento). Ŝia frato estis (en oriento) la kolĥida reĝo Eeto. Ŝi estis fama kaj potenca sorĉistino.
Rapidaj faktoj greka dio, Verko ...
Circo | |
---|---|
greka dio | |
Verko | Odiseado |
Informoj | |
Sekso | ina |
Loĝloko | Aeaea |
Okupo | plenumanto de magio |
Patro | Eeto |
Patrino | Perse |
Gefratoj | Pazifao • Eeto • Perseso • Perses |
Edzo/Edzino | Telemaĥo |
Kunulo | Odiseo |
Infanoj | Agrius • Auson • Ardeas • Telegonus • Latino • Cassiphone • Anteias |
Fermi
Circo vivis sur insulo Eea (aŭ Ea) en fora okcidento, kien nur malofte venis la homoj. La unuaj albordiĝintaj homoj estis Argonaŭtoj, revenantaj kun la ora ŝaffelo el Kolĥido. La dua vizito estis Odiseo, revenanta el la Troja milito.
Ŝiaj plej konataj sorĉoj estis:
- transformo de la knabino Skilo en maran monstron,
- transformo de ŝipanoj de Odiseo en porkojn,
- transformo de la bela knabo nomata Piko en pegolon.