latinamerika folklora monstro From Wikipedia, the free encyclopedia
Chupacabras ([tʃupa'kabɾas], Esperante kaprosuĉanto) estas monstro de latinamerika folkloro, precipe de Porto-Riko kaj Meksiko. Laŭ la legendo, li atakas kortbestojn, kiel kokojn, anasojn aŭ kaprojn, por suĉi ilian sangon. Laŭ la rilatoj, ĝi similas al senvosta dupeda dinosaŭro. Ĝia kapo estas ovforma kun longa mentono kaj ĝiaj okuloj estas kutime ruĝaj kaj grandaj, ĝi havas malgrandan nazon kaj malgrandan buŝon kun akraj dentoj. Ŝajne, ĝi havas longajn harojn sur la korpo, kiuj povas ŝanĝi la koloron. Aliaj versioj priskribas ĝian dorson kiel skvaman kaj kun dorna kresto.
Ekster Latinameriko, oni pensis ke ĝi estas kosmodevena besto, aŭ scienca eksperimento, ktp. Gi iĝis personeco de scienc-fikciaj rakontoj kaj urba legendo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.