From Wikipedia, the free encyclopedia
Chuck Taylor All-Stars, aŭ Converse All Stars, estas kanvasa sportŝuo produktita de la usona kompanio Converse. La ŝuoj unue estis produktitaj en 1917 kiel basketbalŝuoj, kaj la antaŭa nomo estis "All Star".
Chuck Taylor All-Stars | ||
---|---|---|
athletic shoe model vd | ||
Dum | 1917 - nekonata/nuntempe | |
Kun vendoj de 750 milionoj da ŝuoj komence de la 21-a jarcento, Allstar estas la plej vendita ŝuo en la historio [1][2].
Unue la All-Stars ŝuoj ne estis tiom popularaj ĝis la fruaj 1920-aj jaroj. En 1921, basketbaloludanto Charles ("Chuck") Taylor "adoptis" ilin kiel siajn ŝatatajn ŝuojn [3]. Li estis tre imponita kun la dezajno de la ŝuoj, kaj fariĝis vendoreklamanto por la produkto [4]. Post pluraj malgrandaj ŝanĝoj en la dezajno de la ŝuoj, la subskribo de Chuck Taylor estis stampita sur ili, kaj ilia nomo estis ŝanĝita al la nuna nomo - Chuck Taylor All Star [5].
Ĝis 1966, la All-Star ŝuoj estis produktitaj kaj venditaj nur en nigraj kaj blankaj koloroj. Poste, meze de tiu jaro ĝis nuntempe, la kompanio Converse komencis surmerkatigi la ŝuojn en diversaj koloroj, en altaj kaj malaltaj tranĉoj. Krome, ekzistas ankaŭ diverseco en la materialoj el kiuj la ŝuo estas farita [6].
En la malfruaj 1970-aj jaroj, la ŝuoj estis precipe ŝatataj de la punka komunumo, kiu adoptis ilin kiel modon [7][8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.