From Wikipedia, the free encyclopedia
Christian ROSENCREUZ [roz.nkrojc] (ankaŭ ROSENKREUZ aŭ ROSENKREUTZ, "Kristiano Roza Kruco"; 1378–1484) estas la legenda fondinto de la Rozkruca Ordeno, nun ĝenerale rigardata kiel literatura fikciulo[1] kreita de germana luterana teologo Johann Valentin Andreae (1568–1654).
Christian Rosencreuz | |
---|---|
homo eble fikcia • homo | |
Kreita de | Johann Valentin Andreae |
Verko | Nuptiae Chymicae |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Sankta Romia Imperio • Germanio |
Naskiĝis | 1378 |
Mortis | 1484 (106-jara) |
Kvankam la nomo Christian Rosencreuz ne estas malkaŝita ĝis la tria rozkruca manifesto, Nuptiae Chymicae, li estas la heroo de la unuaj du rozkrucaj manifestoj, Fama Fraternitatis kaj Confessio Fraternitatis, nomata simple "Frato R.C."
Laŭ legendo, Christian Rosencreuz malkovris kaj lernis la antikvajn esoterajn sciojn dum pilgrimado en la Oriento en la 15-a jarcento. Li poste fondis kaj ekestris mistikan frataron, la "Frataron de la Rozkruco". Sub lia gvido estis konstruita templo nomata la "Templo de la Sankta Spirito". 120 jarojn post lia morto (kiu okazis en plena sekreteco), alia rozkruca Frato malkovris lian kadavron, kiu estis perfekte konservita - kiel C.R.C. antaŭdiris - en ĉambro kiun li estis konstruinta kiel kompendion de la universo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.