From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco BUARQUE de HOLANDA, alinomata Chico BUARQUE (ŝikŭ bŭarhkj) estas filo de historiisto Sérgio Buarque de Holanda, naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en la 19-a de junio 1944. Liaj unuaj kanzonoj, kiel Pedro pedreiro, plenplenaj de sociaj zorgoj, estis sekvataj de lirikaj verkoj kiel Olê, olá, Carolina kaj A Banda, ĉi tiu unu el venkantaj de 2-a Festivalo de Brazila Popolmuziko (1966).
Chico Buarque | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco Buarque de Hollanda |
Naskiĝo | 19-an de junio 1944 (80-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Faculty of Architecture and Urbanism of the University of São Paulo (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Sérgio Buarque de Holanda |
Patrino | Maria Amélia Buarque de Hollanda (en) |
Frat(in)oj | Ana de Hollanda (en) , Cristina Buarque (en) , Miúcha (en) kaj Sergio Günther (en) |
Edz(in)o | Marieta Severo (en) (1966–1999) |
Infanoj | Sílvia Buarque (en) , Helena Buarque (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto ĵazmuzikisto gitaristo romanisto aktoro dramaturgo poeto verkisto komponisto diskografa artisto |
Verkoj | Roda Viva |
TTT | |
Retejo | http://www.chicobuarque.com.br |
Kiam oni dekretis la 5-an Institucia Ago, en decembro 1968, la brazila popolmuziko polariĝis ĉirkaŭ du nomoj kaj stiloj: Caetano Veloso, avantgardisto kaj gvidanto de Tropicalismo, kaj Chico Buarque, kiu ofte inspiriĝis en la muziko de 1930-a jardeko, nome de Noel ROSA. Ambaŭ estis persekutitaj de cenzuro de militarista gubesnestraro, kiu malpermesis granda parto de l' verkoj, kaj ili forfuĝis al Europo.
Tie, kune kun Vinícius de Moraes kaj Toquinho, Chico verkis la Samba de Orly, sia ekzila kanzono. Al teatro, Chico Buarque verkis la muzikon al Morte e vida severina, de João Cabral de Melo Neto, kaj de Romanceiro da Inconfidência, de Cecília Meireles. Li verkis, kun kunuloj, tekstojn kaj muziko de Roda viva (1967), Calabar (1973), Gota d'água (1975) kaj Ópera do malandro (1979). Publikis porinfanajn tekstojn kaj verkis la novelon Fazenda modelo (1974) kaj la romanojn Estorvo (1991) kaj Budapeste 2002.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.