Chevron
usona multnacia konzerno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Koporacio Chevron (angle : Chevron Corporation) estas usona multnacia konzerno, komercanta pri energio, aktiva en pli ol 180 landoj. La korporacio antaŭe estis nomita "Standard Oil of California", la firmao ĉefsidejo situas en la grandurbo de San Ramon en Kalifornio. Chevron estas engaĝita en la tuta industrio de gaso, nafto kaj geoterma energio. Inkluzive de naftoesplorado, produktado kaj rafinado, merkatado kaj distribuo, produktado kaj vendo de kemiaĵoj kaj elektrogenerado. Chevron estas unu el la plej grandaj firmaoj en la mondo, kaj estas vicigita tria en la rangotabelo de firmaoj de la revuo Fortune por 2014.
Rapidaj faktoj naftofirmao • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd, Lando ...
Chevron | |||||
---|---|---|---|---|---|
Chevron | |||||
naftofirmao • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd | |||||
Dum | 1879 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Standard Oil Company of California | ||||
Jura formo | akcia kompanio | ||||
Sidejo | Sankta Rajmondo | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Mike Wirth • Perry | ||||
Dungitoj | 48 600 (stato: 2018) | ||||
Agokampo | nafto | ||||
ISIN-kodo | US1667641005 | ||||
Posedata de | Chevron vd | ||||
filiaj kompanioj | Texaco • Chevron (Canada) • Chevron (Australia) • Chevron (Netherlands) • ExtraMile vd | ||||
Posedataj kompanioj | Texaco • 1500 Louisiana Street • Chevron Phillips Chemical • Coalinga Solar Power Plant vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Fermi
En novembro 2022, la akcioj de la firmao atingis historian maksimumon, la valoro de la firmao ŝvebis al $ 336 miliardoj.