komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Chețani [kecanj] (hungare: Maroskece [maroŝkece]) estas komunumo en Rumanio apud Luduș. Administre apartenas al ĝi Grindeni, Coasta Grindului, Cordoș, Giurgiș, Hădăreni kaj Linț.
Chețani | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Maroskece (hungare) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 28′ N, 24° 2′ O (mapo)46.46444444444424.027777777778 | |
| ||
Alto super maro | 270 m | |
Poŝtkodo | 547150 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.665 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,195 (en 2011; 1.313 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116055 | |
La komunumo Chețani situas parte en malvasta triangulo inter la riveroj Arieș kaj Mureș, kiuj formas la limojn al la najbaraj distriktoj Alba kaj Cluj; ĝia limo do enhavas tridistriktan punkton ĉe la enfluejo de Arieș en Mureș.
Tra Chețani pasas la nacia vojo DN15 kaj la fervoja linio inter Războieni kaj Târgu Mureș, ĉe kiu la vilaĝo havas stacion. Kuriozaĵo estas la haltejo Gligorești, kiu situas en distrikto Mureș, kvankam la vilaĝo Gligorești situas en distrikto Cluj.
En 1910 ĝi havis 1 098 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 309 (rumanoj).
Ĝia unua skriba mencio estas en 1444. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.