usona ornitologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Wallace RICHMOND (31a de Decembro, 1868 – 19a de Majo, 1932) estis usona ornitologo. Li estas memorita ĉefe pro la kompilado de latinsciencaj nomoj de birdoj kiu estas nomata Richmond Index.
Charles Wallace Richmond | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1868 en Kenosha |
Morto | 19-an de majo 1932 (63-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ornitologo zoologo |
Li devis labori eĉ tre juna, ekzemple por la House of Representatives. Estante 15-jaraĝa li iĝis mesaĝisto en la Geological Survey. En 1897 li gradiĝis studinte medicinon en la Universitato Georgetown kaj sekvajare li edziĝis al Louise H. Seville.[1]
Ankoraŭ en Viskonsino li jam ekkolektis birdovojn, kaj translokiĝinte en Vaŝingtonon, en 1881[2] li vizitis la muzeon de la Smithsonian Institution kaj vidinte la grandan kolekton de ovoj kaj nestoj, li komprenis, ke li neniam povos havi tian kolekton per si mem kaj havigis sian propran kolekton al la muzeo. Tiukadre li renkontiĝis kun Robert Ridgway, kies influo gravis por la estonta ornitologo. Lia laboro en la House of Representatives permesis al li uzadi la tiean bibliotekon riĉa je birdolibroj.[1]
En 1888, Richmond partoprenis en ekspedicio de la United States Geological Survey al Montano.[2] Li iĝis ornitologia funkciulo en la usona ministerio pri agrikulturo (United States Department of Agriculture).[2] Post kolektekspedicio en Nikaragvon li aliĝis al la stabanaro de Usona Nacia Muzeo en Vaŝingtono kiel noktogardisto.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.