Charles Maurras
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles-Marie-Photius MAURRAS pli konata kiel Charles MAURRAS (en franclingva prononco: [ʃaʁl moʁas]; 20a de aprilo 1868 – 16a de novembro 1952) estis franca aŭtoro, politikisto, poeto kaj kritikisto. Li estis organizanto kaj ĉefa filozofo de Action Française, nome politika movado kiu estis monarkisma, kontraŭjuda, kontraŭparlamenta, kaj kontraŭrevolucia. La idearo de Maurras ege influis super la Nacia Katolikismo kaj super la "nationalisme intégral". Grava klarigo kaj moto de Integra naciismo estis asertita de Maurras kiel "vera naciisto metas sian landon super ĉio". Li estis unu el malmultaj elstaraj kaj probable la plej grava el ĉiuj Francaj etnaj naciistoj, nature opozicianta al la respublikaj universalismo kaj liberalismo, defendanta korporatismon, ordon, hierarkion kaj organike sencentrigitan Francion. Politika teoriulo kaj grava intelektulo influanta en la 20a-jarcenta Eŭropo, liaj vidpunktoj influis kelkajn ekstremdekstrajn ideologiojn; krome ĝi antaŭis kelkajn el la ideoj de faŝismo.[1]
Charles Maurras | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles Maurras | |||||
Naskonomo | Charles Marie Photius Maurras | ||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1868 (1868-04-20) en Martigues, Bouches-du-Rhône | ||||
Morto | 16-an de novembro 1952 (1952-11-16) (84-jaraĝa) en Saint-Symphorien, Indre-et-Loire | ||||
Tombo | Cimetière de Roquevaire (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca • okcitana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Ligo de la Patrio Franca (1899–1899) Action Française (1899–1952) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Aristide Maurras (en) vd | ||||
Patrino | Marie-Pélagie Maurras (en) vd | ||||
Gefratoj | Romain Maurras (en) kaj Joseph Maurras (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Octave Martin • Pierre Garnier • Léon Rameau • Xénophon 03 • Xénophon 3 • Xénophon III • Pellisson vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto poeto politikisto filozofo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mes idées politiques ❦ Enquête sur la monarchie ❦ Anthinéa ❦ Kiel et Tanger ❦ L’Avenir de l’intelligence vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maurras defendis tion kion li nomis kiel integra naciismo, kiu alvokas al organika unueco de nacio kaj Maurras insistis, ke pova monarko estas ideala estro de nacio. Maurras malfidis je tio kion li konsideris la demokratia mistifiko de la popola volo kiu kreis nepersonan kolektivan subjekton.[2] Li postulis, ke pova monarko estas personigita suvereneco kiu povas plenumi aŭtoritaton por unuigi la nacian popolon.[2] La integra naciismo de Maurras estis idealigita de faŝistoj, sed modifita en modernigita revoluciema formo kiu devojiĝis el la monarkismo de Maurras.[2]