Charles Marion Russell
usona artisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Marion RUSSELL (19a de marto 1864 – 24a de oktobro 1926),[1] konata ankaŭ kiel C. M. Russell, Charlie Russell kaj "Kid" Russell, estis artisto de la usona Sovaĝa okcidento. Russell pentris pli ol 2 000 pentraĵojn de vakeroj, indianoj kaj pejzaĝoj, kaj faris ankaŭ skulptaĵojn el bronzo. Konata kiel «la artista vakero»,[2] Russell estis ankaŭ rakontisto kaj verkisto. La Muzeo C. M. Russell, en Great Falls, Montano, posedas pli ol 2 000 verkojn kaj personajn objektojn de Russell.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Charles Marion Russell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1864 (1864-03-19) en Sankta Luiso |
Morto | 24-an de oktobro 1926 (1926-10-24) (62-jaraĝa) en Great Falls |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | skulptisto pentristo ilustristo verkisto |
Fermi
La murpentraĵo de Russell nome Lewis and Clark Meeting the Flathead Indians estas dekoracio de la Kapitolo de la Ŝtato Montano. Lia pentraĵo de 1918, nome Piegans, estis vendita por 5,6 milionoj da usonaj dolaroj en aŭkcio en 2005.[3]