From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Delaunay (naskiĝis la 18-an de januaro 1911 en Vineuil-Saint-Firmin, Oise, mortis la 16-an de februaro 1988 en Parizo) estis franca aŭtoro, fakulo pri ĵazo, kunfondinto kaj longtempa gvidanto de Hot Club de France.
Charles Delaunay | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | H. P. Chadel |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1911 en Parizo |
Morto | 16-an de februaro 1988 (77-jaraĝa) en Vineuil-Saint-Firmin |
Mortokialo | Parkinsona malsano |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Robert Delaunay |
Patrino | Sonia Delaunay |
Okupo | |
Okupo | muzikproduktisto verkisto de nefikcio muzikkritikisto muzikhistoriisto talent manager (en) |
Filo de gepentristoj Robert Delaunay kaj Sonia Delaunay, Charles Delaunay estis unu el la fondintoj de Hot Club de France. Kune kun Hugues Panassié li iniciatis la Quintette du Hot Club de France kun Django Reinhardt kaj Stephane Grappelli. Li ankaŭ organizis koncertojn, ekzemple kun Benny Carter.
En 1935, kune kun Panassié li fondis Le Jazz Hot, unu el la plej maljunaj ĵaz-magazinoj. Dum la dua mondmilito Delaunay estis membro de la Rezistado, sed daŭre gvidis la Hot Club. En 1948 Delaunay fondis la diskeldonejon Disques Vogue. Li estis la aŭtoro de la fama Hot Discography kun 5 eldonoj (la unua ĵaza diskografio) kaj laboris ankaŭ kiel artisto. Delaunay mortis pro Parkinsona malsano en 1988.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charles Delaunay en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.