![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Detalle_de_los_Sesos_de_Cordero-Brains_of_Lamb.jpg/640px-Detalle_de_los_Sesos_de_Cordero-Brains_of_Lamb.jpg&w=640&q=50)
Cerbaĵo
cerbo de besto kiel manĝaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La cerbo, kiel plej aliaj internaj organoj, aŭ tripaĵo, povas servi kiel nutraĵo. Cerboj uzataj por nutrado inkluzivas tiujn de porkoj, sciuroj, kunikloj, ĉevaloj, brutoj, simioj, kokoj, fiŝoj, ŝafidoj, kaj kaproj. En multaj kulturoj, malsamaj specoj de cerbo estas konsiderataj delikataĵoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Detalle_de_los_Sesos_de_Cordero-Brains_of_Lamb.jpg/640px-Detalle_de_los_Sesos_de_Cordero-Brains_of_Lamb.jpg)
Kelkaj el tiuj cerbaĵoj estas facile kuireblaj. Ekzemple facila recepto konsistas en fritetado de iom da dispecigitaj cepoj en malmulta oleo aŭ butero. Poste oni aldonas pecojn da cerbo. Poste oni povas aldoni ovojn aŭ ne.
En kelkaj triboj de iama Nov-Gvineo estis ofta kutimo kanibaleco, kiel sistemo por nutrado, sed ankaŭ pro kredo je alpreno de animoj de malamikoj venkitaj en batalo aŭ eĉ de propraj parencoj. Grava parto de tiu kutimo estis la manĝo de homaj cerboj, kiu ŝajne rilatis al apero de malsanoj, similaj al la Malsano de Creutzfeldt-Jakob kaj Bova Spongoforma Encefalopatio.[1][2]