Centro MagnifiScience
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centro MagnifiScience [magnifisajns] (urdue میگنفی سائنس سینٹر, angle MagnifiScience Centre aŭ MSC, trad. Centro pri la mirinda scienco) estas sendependa scienca centro en Karaĉio, kun misio evoluigi inter la popolamaso intereso en scienca pensado, scienca legokapablo kaj sciencaj metodoj tra engaĝiĝo kun interaktivaj elmontraĵoj kaj programoj.
Centro MagnifiScience | |||
---|---|---|---|
urdue میگنفی سائنس سینٹر | |||
angle MagnifiScience Centre | |||
Muzeo | |||
La konstruaĵo de la muzeo. | |||
Blazono | |||
muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 50′ 48″ N, 67° 0′ 11″ O (mapo)24.84666367.002978 | ||
Arkitekto | Madiha Ghani | ||
Estiĝo | Septembro 2021[1] | ||
Administrado | |||
- situo | Strato Chagla (nun strato Barkati) | ||
Posedanto de la loko | Fondaĵo The Dawood | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
Poŝtkodo | 75530 | ||
Tuta stoko | 220 elmontroj | ||
Etaĝoj | Teretaĝo + 3 | ||
|
|||
Centro MagnifiScience | |||
Vikimedia Komunejo: MagnifiScience Centre [+] | |||
Retpaĝaro: www |
|||
La pluretaĝa konstruaĵo de MSC, troviĝanta en la Kolonio Urba Fervojo de Saddar,[2] malfermis al la publiko en septembro 2021.[1] Sekvante sian devizon «scienco estas por ĉiuj», MSC antaŭenigas sciencan legokapablon kun neformalaj lernadaj kanaloj kiuj instigas scivolecon kaj kritikan pensadon por solvado de problemoj.[3] MSC celas forigi barojn en edukado STEM por la publiko, precipe por marĝenigitaj komunumoj kaj handikapuloj.
La sciencaj centro enhavas pli ol 200 interaktivajn elmontrojn, kiu ebligas vizitantojn akiri permanan komprenon de malsamaj sciencaj konceptoj kaj rilati ĉi tiujn konceptojn al la ĉiutaga vivo.[4]
La Centro MagnifiScience estas projekto adiministrata de la Dondaĵo The Dawood, neprofitocela organizo, atestita de la Pakistana Centro por Filantropio.