Kiam skribite per majuskla A, Aliancanoj kutime celas la potencojn kiuj batalis kontraŭ Germanio, Japanio, kaj Italio (la Aksaj Potencoj) en la Dua Mondmilito. Por la unua mondmilito oni parolas kutime per la laŭtempa esprimo entento.
La landoj kiuj batalis kontraŭ la Aksaj Potencoj (ĉefe Nazia Germanio, Italio, Japanio kaj ĝis 1941 Sovetunio) dum la Dua Mondmilito inter la jaroj 1939 kaj 1945 estis origine temis pri:
Pollando,
Francio kaj
Britio.
Dum la milito la Aliancanoj entute estis
Aŭstralio,
Britio,
Francio (post la konkeriĝo de Francio fare de Nazia Germanio ĝis somero 1944 reprezentata per partizanoj de la Résistance kaj per ekzila armeo France libre)
Kanado,
Respubliko Ĉinio,
Sud-Afriko,
Sovetunio (ekde somero 1941) kaj
Usono (ekde fino de 1941).
Krome la partizanaj armeoj de multaj ŝtatoj okupitaj de Nazia Germanio konsideris sin Aliancanoj, ĉefe en Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danio, Grekio, Jugoslavio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio kaj Pollando.
Ĝenerala uzo de la vorto
Ĝenerale, aliancanoj estas homoj aŭ homgrupoj kiuj kunlaboras por komuna celo.
Inter alia, ĝi povas esti aliseksema homo subtenanta la rajtoj de la GLAT komunumo: "aliseksema aliancano" ("straight ally" angle) aŭ "aliancano" simple.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.