politika partio en Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centra Partio (svede Centerpartiet) estas sveda politika partio. Ĝi reprezentiĝas en la sveda parlamento, Riksdagen. La precipa politika orientiĝo estas socialliberalismo. La partio aparte defendas la interesojn de la farmistoj kaj malgrandaj komercistoj.
Centra Partio | |
---|---|
Centerpartiet | |
Nordic agrarian parties | |
Lando | Svedio |
Estro | Muharrem Demirok (ekde feb. 2023), antaŭe Annie Lööf |
Fondiĝo | 1913 |
Ĉefa sidejo | Stokholmo |
Ideologio | socialliberalismo |
Junulara organizaĵo | Centerpartiets ungdomsförbund (CUF) |
Retejo | www.centerpartiet.se |
Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1913, je la nomo Bondeförbundet (kamparana ligo), kaj en 1915 unuiĝis kun la same kamparana partio Jordbrukarnas Riksförbund (regna ligo de agrikulturistoj). En 1958 la partio alprenis la nunan nomon. En 1921 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la baloto de 2010, ĝi ricevis 6,6% de la voĉoj kaj 23 el la 349 parlamentanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.