Centaŭro
mita homa-ĉevala hibrido / From Wikipedia, the free encyclopedia
Centaŭroj aŭ Kentaŭroj (helene Κένταυροι) estas en la helena mitologio estuloj, duone homa kaj duone ĉevala. Ĝi konsistas el homa parto supertalia (brusto) kiu sidas sur la parto ĉevala, ĉi tiel anstataŭante la ĉevalajn kolon kaj kapon.
Laŭ Francisko Azorín Centaŭro estas Mitologia monstro duon homa, duon ĉevala, ofte reprezentita ĉe la antikvaj monumentoj.[1] Li indikas etimologion el sanskrita gandharvas (ĉevalo) kaj el tie la greka kentauros kaj latina centaurus. Kaj aldonas terminojn bucentaŭron, bovcentaŭron, centaŭrino, centaŭrido kaj centaŭromakio.[2]