From Wikipedia, the free encyclopedia
Carrizo de la Ribera [kaRIzo delariBEra] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas ĉe la centro de la provinco. Carrizo de la Ribera estas etimologie komprenebla kiel Kareksejo de la Rivero.
Carrizo de la Ribera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24270 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 208 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 5° 50′ U (mapo)42.585-5.8313888888889 [+] | ||
Alto | 871 m [+] | ||
Areo | 41,85 km² (4 185 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carrizo de la Ribera [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carrizo de la Ribera, Huerga del Río, La Milla del Río, Quiñones del Río kaj Villanueva de Carrizo, okupas totalan areon de 41,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 266 loĝantojn. Kvankam meze de la jarcento la urbo prosperis pro la kultivado de lupolo, ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al la monaĥejo de Santa María de Carrizo, starigita en 1176. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (lupolo), kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.