From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Theodor von Piloty, ankaŭ literumata Karl (naskiĝis la 1-an de oktobro 1826 en Munkeno; mortis la 21-an de julio 1886 en Ambach am Starnberger See, nuntempe parto de la komunumo Münsing) estis germana pentristo.
Carl Theodor von Piloty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1826 en Munkeno |
Morto | 21-an de julio 1886 (59-jaraĝa) en Münsing |
Tombo | Alter Südfriedhof (en) 48.12575 °N, 11.564889 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno |
Familio | |
Patro | Ferdinand Piloty (en) |
Frat(in)o | Ferdinand von Piloty (en) |
Infanoj | Oskar Piloty (en) , Robert Piloty (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo instruisto universitata instruisto litografisto |
Piloty post la lernejaj jaroj iĝis pentristo kaj specialiĝis pentri grandformatajn realismajn scenojn de historiaj eventoj, kun plej detala bildigo de vestaĵoj, objektoj, vizaĝoj kaj fonoj de la scenoj. Li iĝis fama en tiu ĝenro de pentroarto, kaj en 1856 fariĝis profesoro de la Akademio de Bildaj Artoj en Munkeno. En 1874 li iĝis ties direktoro. Li estis ambicia kaj aprezata instruisto; inter liaj studentoj interalie estis la pentristoj Franz von Lenbach, Franz Defregger, Rudolf Epp kaj Hans Makart.
Lia monumenta pentraĵo „Allegorie Monachia“ ekde septembro 2004 denove publike videblas en la nova urbodomo de Munkeno. Ĝi grandas 15,30 oble 4,60 metrojn; en la pentraĵego bildiĝas 128 personoj el la urba historio de Munkeno, eksplicite malatentante membrojn de la nobela dinastio de Vitelsbaĥoj. La verko unuafoje ekprezentiĝis la 21-an de julio 1879 en la munkena urbodomo, sed en 1952 transportiĝis al arkivo. La restaŭrado daŭris inter la jaroj 2000 kaj 2004 kaj kostis duonmilionon da Eŭroj.
Ankaj lia patro Ferdinand Piloty (la pli maljuna, 1786-1844) kaj lia frato Ferdinand von Piloty (la pli juna, 1828-1895) estis pentristoj. Ferdinand von Piloty la pli juna kreis monumentajn murpentraĵojn en la Bavaria Nacia Muzeo (Bayerisches Nationalmuseum), en la munkena muzeo Maximilianeum, en la urbodomo de Landsberg am Lech kaj en la kastelo Neuschwanstein.
La filo de Carl von Piloty, Oskar Piloty, estis signifa kemiisto, kiu mortis soldatserve en la Unua Mondmilito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.