Cardinal Health
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cardinal Health estas usona multnacia firmao, okupiĝanta pri liverado de sanservoj. La kompanio ocupas la 17-a en la listo de kompanioj kun la plej alta enspezo en Usono. La firmao havas ĉefajn oficejojn en Dublino, Ohio, Usono kaj en Dublino, Irlando.
Rapidaj faktoj Lando ...
Cardinal Health | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • medical device company • publika kompanio vd | ||
Dum | 1971 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Robert D. Walter vd | |
Sidejo | Dublino | |
Lando | Usono | |
ISIN-kodo | US14149Y1082 | |
filiaj kompanioj | Cardinal Health (Switzerland) • Cardinal Health (Australia) vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
La firmao specialiĝas pri distribuado de medikamentoj kaj medicinaj produktoj, kiuj estas transportitaj kaj distribuitaj al pli ol cent mil lokoj tra Usono [1]. Krome, la firmao estas engaĝita pri la produktado de medicinaj kaj kirurgiaj produktoj, kiel ekzemple gantoj kaj kirurgiaj vestaĵoj. La firmao funkciigas la plej grandan ĉenon de nukleaj apotekoj en Usono kaj liveras medicinajn produktojn al pli ol 75% de ĉiuj hospitaloj en Usono [2][3].