Canonical Ltd.
From Wikipedia, the free encyclopedia
Canonical Ltd. (kanonikal) estas privata kompanio fondita kaj subtenata de la sudafrikano Mark Shuttleworth por la plibonigo de la libera programaro. Kreita en 2004, Canonical estas registrita en Manksinsulo, sed havas laboristojn en 18 landoj ĉirkaŭ la mondo, krom sia ĉefa laborejo en Londono, kaj ankaŭ helpa oficejo en Montrealo kaj alia oficejo en Lexington, Masaĉuseco. Ĝiaj celoj estas oferi Ubuntu-on kaj garantii, ke ĝi estu libere uzata kaj havebla al ĉiuj. Canonical Ltd. ankaŭ oferas teknikan helpadon por la uzantoj de tiu distribuaĵo de GNU/Linux. Laŭ tiu logiko, Canonical aliĝas al Linux Foundation je aŭgusto 2008.
Rapidaj faktoj negoco • entrepreno vd, Lando ...
Canonical Ltd. | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 5-a de marto 2004 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Fondintoj | Mark Shuttleworth vd | |
Ĉefestro(j) | Mark Shuttleworth vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estr(ar)o | Jane Silber | |
Dungitoj | 550 | |
Agokampo | Ubuntu • programaro | |
Posedataj kompanioj | Laŭnĉpado • Ask Ubuntu • Ubuntu Forums vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi