Camille ROGISTER (naskiĝis la 12-an de junio 1890 en Hodimont (nun parto de Verviers), mortis la 14-an de decembro 1960[1] en Ensival (nun parto de Verviers) estis belgo, aŭtodidaktulo, kiu dum granda parto de sia vivo loĝis kaj laboris en Svislando kaj Francio.[2]
Camille Rogister | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1890 |
Morto | 14-an de decembro 1960 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1909–) |
Komence laboristo en ŝpinindustrio, li iĝis oficisto kaj eksperto pri librotenado. Li ekloĝis en Svislando en 1916 kaj samjare aliĝis al UEA. Li estis ĉeflibrotenisto ĉe banko kaj pensiiĝis en 1955.
Dum la Dua Mondmilito li helpis la centran oficejon de UEA, speciale la servon de interhelpo por faciligi la fuĝon de persekutitaj judoj al Svislando. Tiam li loĝis apud Genève, sed sur franca teritorio. Laŭ ordono de la okupacia aŭtoritato, li devis reiri al Belgio. Li denove loĝis en Francio (Haute-Savoie) inter 1956 kaj 1959.
Li lernis Esperanton en 1909 okaze de la unua Belga Esperanto-Kongreso en Verviers. Li estis sekretario de la samjare en Verviers fondita klubo Verda Stelo. En 1909-1910 li partoprenis en polemiko en loka gazeto Le Travail kun Henri Angenot, urba bibliotekisto kaj sekretario de la loka idista klubo Pioniro.[3]
Sub la pseŭdonimo Retsigor li kontribuis al la satira revuo La Pirato.
Laŭ peto de Eŭgeno Lanti li reviziis la duan eldonon de la Plena Vortaro (komuna kaj faka partoj). Post la milito Gaston Waringhien komisiis lin korekti la matematikan, ĥemian kaj fizikan partojn de la Plena Vortaro, cele al la tria eldono. Tion li faris kun helpo de P.H. Mooij kaj T.K. Slade. Ankaŭ kun la helpo de Mooij li kompilis la reeldonon de Proverbaro Esperanta de Zamenhof.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.