Calzadilla ("ŝtonvojeto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 459 loĝantoj sur areo de 76,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².
Calzadilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10817 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Carlos Rodriguez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 459 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 4′ N, 6° 32′ U (mapo)40.0597664924-6.5325367287 [+] | ||
Alto | 356 m [+] | ||
Areo | 76,34 km² (7 634 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calzadilla [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas calzadillanos aŭ lagartos (lacertoj). La dua nomo de la loĝantoj havas kialon, ke laŭ legendo paŝtisto, petis al la bildo de la Kristo de la Agonio, ke sia bastono iĝu pafilo por mortigi gigantan lacerton kiu manĝas liajn ŝafojn.
Situo
Calzadilla estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 356 m; je 78 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 76,34 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
Calzadilla limas kun:
- Santibáñez el Alto norde.
- Guijo de Coria oriente.
- Coria sude.
- Gata, Huélaga kaj Casas de Don Gómez okcidente.
Demografio
Demografia evoluo de Calzadilla inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
590 | 554 | 514 | 494 | 492 | 491 | 479 |
Religiaj monumentoj
En Calzadilla troviĝas la jenaj preĝejoj kaj ermitejoj:
- Preĝejo, de la 15a jarcento kun sonorilturo de la 16a jarcento.
- Ermitejo de la Kristo de la Agonio, de la 16a jarcento, kiu loĝigas bildon de la Kristo de la Agonio atribuita al Lucas Mitata kaj la restaĵojn de la lacerto de Calzadilla.
Festoj
En Calzadilla oni celebras la jenajn festojn:
- Danco de las Mondas
- Kamparfesto (Lundon de Krucoj)
- Los Cristinos (1a duono de aŭgusto)
- Kristo (15a de septembro)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.