Bürglen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 3920 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Bürglen
Thumb
Blazono de Bürglen
Thumb
Kapelo Riedertal, komunumo Bürglen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 52′ 31″ N  39′ 47″ O (mapo)

Thumb

Areo53,14 km²
Alteco525 m super marnivelo
Poŝtkodo6463
Komunumkodo1205
Thumb
Mapo de Bürglen
vdr
Fermi

Geografio

Bürglen situas oriente de la kantonĉefkomunumo Altdorf ĉe la elirejo de la Schächen-Valo, tra kiu fluas la rivero Schächen, alfluanto de Reuss. En okcidento la teritorio de la komuno kvazaŭ kiel fingro inter Schattdorf kaj Altdorf atingas laŭlonge de la rivero Schächen la bordon de Reuss. Krom la ĉefvilaĝo la komunumo konsistas el tuta aro da malgrandaj dissternitaj setlejoj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bürglen limas en nordnordokcidento al Sisikon, en nordo al Riemenstalden (SZ), en nordoriento kaj oriento al Muotathal (SZ), en sudoriento al Unterschächen, en sudo al Spiringen en sudokcidento al Schattdorf, en okcidentsudokcidento al Attinghausen, en okcidento al Altdorf, kaj en okcidentonordokcidento al Flüelen.

Trafiko

Bürglen situas ĉe la okcidenta ramplo de la vojo al Klausen-Pasejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinioj al Altdorf, Unterschächen kaj Flüelen, kaj dum la someraj monatoj, kiam la pasejo estas malfermita ankaŭ al Linthal en Kantono Glaruso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 4 kilometrojn okcidente en Altdorf.

Historio

Arkeologiaj trovaĵoj el la 2-a jarmilo a.K. pruvas, ke la Bürglen jam en la malfrua bronzepoko estis loĝata. Dum mezepoko Bürglen estis posedaĵo de la Virina Monaĥejo Zuriko.

La unua dokumenta mencio de la nomo datiĝas el la jaro 857 sub ĝia latina nomo Burgilla. En la jaro 875 menciiĝis la unuan fojon la pastra preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭolo. En ĝia aktuala formo ĝi estis konstruita en la jaro 1681 de la arkitekto Johann Jakob Scolar. Laŭ la legendo Bürglen estas la hejmo de la svisa nacia heroo Wilhelm Tell, kies monumento estas la rekonilo de la vilaĝo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.