Bözberg estas komunumo en la Distrikto Brug en Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

Rapidaj faktoj Oberbözberg, komunumo en Svislando ...
Oberbözberg
Thumb
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Bözberg
Thumb
Linn, komunumo Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
DistriktoBrugg
Koordinatoj 47° 29′ 54″ N  9′ 25″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj1507
Areo15,52 km²
Alteco507 m super marnivelo
Poŝtkodo5224 Unterbözberg
5225 Oberbözberg
Komunumkodo4124
Thumb
Mapo de Oberbözberg
Situa mapo de Bözberg
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Bözberg situas sur la Bözberg-Pasejo inter Frick kaj Brugg sur montoĉeno, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Oberbözberg, Unterbözberg, Linn kaj Gallenkirch.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,52 km², de kiuj 38,2% estas kovritaj de arbaro, 54,6% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bözberg limas en nordo al Mönthal, en nordoriento al Remigen, en oriento al Riniken, en sudoriento al Brugg, el sudo al Villnachern, en sudokcidento al Schinznach-Dorf, en okcidento al Zeihen, kaj en sudokcidento al Effingen.

Trafiko

Tra Bözberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo trans Bözberg-Pasejo al Zuriko. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas en tunelo sub la komunuma teritorio, estas Effingen. Pere de la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.

Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ekde la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj aldonante aldonante ankaŭ Gallenkirch kaj Linn estis reunuigitaj al la nova komunumo Bözberg.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.