Buksacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La buksacoj[2] (latine Buxaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo buksaloj (Buxales). Ĝi enhavas 5 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bukso[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pachysandra terminalis | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
bukso Buxus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Tiuj plantoj estas daŭrafoliaj arboj aŭ arbedoj kun peza, malmola ligno. precipe ĉe la ordinara bukso (Buxus sempervirens). Ili estas multe kulturataj ĝardene kiel heĝetoj. Ili havas ebenrandan folion kun mallonga petiolo, unuseksan floron. La ligno, flavkolora, tre malmola estas utiligita por tornaĵoj, sciencaj instrumentoj.