![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/B.F._Skinner_at_Harvard_circa_1950_%2528cropped%2529.jpg/640px-B.F._Skinner_at_Harvard_circa_1950_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Burrhus Frederic Skinner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Burrhus Frederic SKINNER (naskiĝis en la 20-a de marto 1904 en Susquehanna, Pensilvanio, Usono; mortis en la 18-a de aŭgusto 1990) estis usona psikologo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Skinner estas unu el la ĉefaj disvolvantoj de kondutismo en usona psikologio kaj en filozofio. Li studis konduton, kiu estas branĉo de la psikologio kiu provas prezenti unuecan teorion de la besta kaj homa kondutoj bazita sur la principoj de lernado (aŭ edukado). Li demonstris la operan kondiĉadon kaj disvolvigis tiun teknikon kontraste al klasika kondiĉado. Gravaj studoj inkludis la kondiĉadon de la konduto, la punadon, la pozitivan kaj negativan memfortigon kaj la efikon de tiu kondiĉado en la futura kondiĉo.