Operacianta kondiĉigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Operacianta kondiĉigo separiĝas el klasika kondiĉigo ĉar ĝi estas tre komplika, integrante pozitivan kaj negativan kondiĉigon en siaj praktikoj; dume, klasika kondiĉigo aŭ klasika kondiĉiĝo fokusiĝas nur al ĉu pozitiva aŭ negativa kondiĉiĝo sed ne al ambaŭ kune. Alia trajto de operacianta kondiĉigo estas instrumenta lernado. Instrumenta kondiĉigo estis unuafoje malkovrita kaj publikigita de Jerzy Konorski kaj estis ankaŭ referencata kiel refleksoj de Tipo II. Mekanismoj de instrumenta kondiĉiĝo sugestas, ke la kutimo povas ŝanĝi en formo, frekvenco aŭ forto. La esprimoj “operacianta konduto” kaj “responda konduto" estis popularigitaj de B.F. Skinner kiu laboris ĉe reproduktado de la eksperimentoj de Konorski. Operacianta konduto signifas, ke “reago estas sekvata de plifortiga stimulo”.
Operacianta kutimaro operacias sur la medio kaj estas eltenita de siaj antaŭaĵoj kaj konsekvencoj, Dum klasika kondiĉigo estas eltenita de kondiĉigo de refleksaj (reflekso) kondutoj, kiuj estas akiritaj de antaŭaj kondiĉoj. Kondiĉita kutimaro pere de klasika kondiĉiga proceduro ne estas eltenigita de konsekvencoj.[1] Ili ambaŭ, tamen, formas la kernon de kutimara analizo kaj kreskiĝis al profesiaj praktikoj. Operanciantaj kondiĉoj estas simple kompreneblaj, post kiam oni atingis lernadon per klopodo kaj eraro.