From Wikipedia, the free encyclopedia
Budao, germane Ofen, en slavaj lingvoj Budín aŭ Budim estis libera reĝa urbo en Hungara reĝlando situanta sur la dekstra bordo de Danubo, el kiu post integro kun urboj Pest (urbo) kaj Óbuda estiĝis en la jaro 1873 Budapeŝto. Budao longe estis ĉefurbo aŭ reĝa sidloko.
Budao | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 28′ N, 19° 3′ O (mapo)47.46666666666719.05 [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Buda (Hungary) [+] | |||||
La loko estis loĝata jam dum la pratempoj pro grotoj, kuracfontoj kaj konvena trapasejo tra Danubo. La romianoj havis grandan urbon iom norde, tie estis sentinelejo. Por la hungaroj la loko graviĝis post fine de invado de la tataroj en 1242, kiam fortikaĵo konstruiĝis sur monteto apud la Danubo por reĝa rezidejo. Budao ricevis la rangon Libera reĝa urbo, en 1361 ĝi ricevis la rangon ĉefurbo. La turkoj havis la urbon inter 1541-1686, sed ankaŭ tiam ĝi estis rezidejo. Post la turka dominado precipe germanoj alvenis. En la jaro 1777 ĉi tien estis transportita universitato de Nagyszombat (nun Trnava, Slovakio). En la 19-a jarcento oni nomumis la urbon kune kun "Pest" Pest-Buda (neoficiale). Nuntempe Budao estas urboparto laŭ dekstra bordo de Danubo (kun Óbuda) kaj simbolizas lukson. En reklamo domo aĉetebla en Buda signifas pli karan prezon, ol en Pest.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.