From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Bréhat [bʁea] (bretonlingve Enez Vriad) situas en la insularo de Bréhat, el kiu ĝi estas la ĉefa insulo kaj la plej granda parto de la komunumo Île-de-Bréhat (pli ol 90 % el ĉi tiu).
Insulo Bréhat | ||
Enez Vriad bretone | ||
insulo | ||
insulo | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Komunumo | Île-de-Bréhat | |
Insularo | Insularo de Bréhat | |
Akvejo | Manika Markolo (Atlantiko) | |
Situo | Insulo Bréhat | |
- koordinatoj | 48° 51′ 04″ N 02° 59′ 52″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 35 (Crec'h Simon) m s. m. | |
Areo | 2,90 km² (290 ha) | |
Loĝantaro | ||
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Île-de-Bréhat | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de la komunumo "Île-de-Bréhat" | ||
Kun surfaco je 290 ha, longa je 3,5 km kaj larĝa je 1,5 km maksimume[1], Bréhat vere konsistas dum alta tajdo el du insuloj (la suda insulo kaj la norda insulo), apartigitaj per la golfeto de Corderie, sed kunigitaj en la 18-a jc, per ŝoseponto (aŭ ponto ar Prat tio estas « Ponto de la Herbejo », ankaŭ nomata « ŝoseponto Vauban »)[2].
La kulmina punkto de la insulo (kaj de la insularo) konsistas el roka monteto, Chrec'h Simon, alta je 35 metroj, situanta en la suda parto de la suda insulo.
La loĝantaro de la komunumo vivas precipe sur la insulo. Estis 444 loĝantoj en 2008[3], el kiuj plej multaj ariĝas ĉirkaŭ la centro situanta en la orienta parto de la suda insulo.
La du insuloj distingiĝas per sia klimato kaj vetero :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.