specio From Wikipedia, the free encyclopedia
La bruna sinapo (Brassica juncea), ankaŭ nomata ĉina sinapo estas plantspecio el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝia hejmregiono estas Azio, ĝi ankaŭ kreskas en aliaj partoj de la mondo. Kultivaroj de tiu specio estas multflanke uzataj.
bruna sinapo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
bruna sinapo (Brassica juncea), ilustraĵo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Brassica juncea (L.) CZERN. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La bruna sinapo kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de 30 ĝis 180) cm. Kelkaj formoj havas karnecajn radikojn. La superteraj plantpartoj estas lanuge lanecaj kaj kelkfoje iom ruĝecaj ĝis brunaj. La vertikalaj tigoj estas disbranĉitaj en la supra parto.
La folioj havas foliplaton kaj folitigon. La folitigoj longas 2 ĝis 15 cm. La 6 ĝis 30 cm longa kaj 1,5 ĝis 15 cm larĝa fliplato estas ovoforma, oblonga ĝis lanceta malsupre ĝis pinata. La folirando estas glata ĝis denteca.
La pedunklo longas 1,5- ĝis 5,5-oble tiel longa kiel la sepaloj. La duseksaj floroj estas kvarnombraj. La kvar elsternitaj sepaloj estas 4 x 6 mm longaj kaj 1 ĝis 1,7 mm larĝaj. La kvar 3 ĝis 6 mm longaj, najlitaj, flavaj petaloj estas 8 ĝis 11 mm longaj kaj 5 ĝis 7,5 mm larĝaj. Ekzistas ses stamenoj. La filamentoj estas 4 ĝis 7 mm kaj la longecaj anteroj longas 1,5 ĝis 2 mm. La planto floras de marto al junio. La specio estas memsterila kaj estas polenigita de insektoj.
La longecaj, krajondikaj, kvareĝaj silikoj longas 3 ĝis 5 cm kaj havas diametron de 3 ĝis 4 mm. La fruktbeko longas 5 ĝis 12 mm. La fruktsegmentoj enhavas po 6 ĝis 15 semojn kaj la plej supra ne enhavas semojn. La malhelaj brunaj ĝis helbrunaj semoj estas globoformaj (diametro de 1 bis 1,7 mm) kaj havas retan surfacon. La fruktoj maturiĝas inter aprilo kaj junio.
La kromozomonombro estas 2n = 36.
La folioj kaj la floraroj povas esti manĝataj krude kaj kuirite. El semoj oni faras oleon. La semoj estas uzataj kiel spicaĵo. Ankaŭ la subteraj plantpartoj de kelkaj formoj eblas esti manĝataj. La ĝermplantoj povas esti manĝataj kiel salato.[1] El la semoj oni povas fari mustardon, precipe diĵona mustardo. La dikiĝintaj ŝosoj de la kulturvario Brassica juncea var. tsatsai estas uzataj en la ĉina kuirarto konservitaj laktacide kaj tie nomiĝas cacajo aŭ „seĉuana legomo“.
La bazionimo Sinapis juncea estis publikigita 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, paĝoj 668-669. En 1859 Vasilij Matvejeviĉ Ĉernjaev metis la planton kiel Brassica juncea en la genron Brassica. Pliaj sinonimoj estas: Brassica japonica (THUNB.) SIEB. EX MIQUEL, Brassica juncea var. crispifolia L.H.BAILEY, Brassica juncea var. japonica (THUNB.) L.H.BAILEY.
Al la specio Brassica juncea apartenas jenaj subspecioj kaj varioj (elekto):
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.