grandaj skulptaĵoj el la 5-a jarcento a.K. trovitaj en Riace (Kalabrio), Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La militistoj aŭ bronzaĵoj de Riace estas du antikvaj bronzaj skulptaĵoj, kiujn oni taksas el la 5-a jarcento a.K., proksimume 460 por la t.n. Militisto A kaj 430 por la Militisto B. Ili estas konservataj en la Nacia Muzeo de la Granda Grekio en Reggio di Calabria. Ili estas inter la raraj grandformataj grekaj bronzaĵoj bone konservitaj.
La statuoj estis malkovritaj en 1972 en la marbordo de Riace, en Kalabrio, probable inter dronintaj ŝiprestaĵoj. Iliaj figuroj estas starantaj barbohavaj nuduloj iom pli grandaj ol la natura skalo (ĉ. 1,98 m altaj).
Ili estis faritaj laŭ la teĥniko de vaksoperda gisado. La hararo estis aparte modlita kaj poste veldita al la kapo. La strukturo el fero de la statuoj trairas la piedojn kaj tio estis uzita por fiksi la bazon. Plumbo estis enmetita en la internaĵon. Aliajn metalojn oni uzis por doni koloran impreson: por la lipoj estas inkrustita kupro kaj al la dentoj oni aplikis folion el arĝento. La okuloj de la Militisto A estas el eburo kun kavaĵo kie troviĝis malaperinta iriso el alia materialo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.