Broderick Crawford
From Wikipedia, the free encyclopedia
William Broderick CRAWFORD (9a de decembro, 1911 – 26a de aprilo, 1986) estis usona aktoro de teatro, kino, radio kaj televido, ofte elektita por aspraj roloj kaj plej bone konata pro sia portreto de Willie Stark en All the King's Men (1949) kiu havigis al li inter aliaj ricevon de Oskar-premio kaj Ora Globo kaj pro sia stelula rolo kiel Dan Mathews en la televida serio Highway Patrol (1955–1959).[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Broderick Crawford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
Persona informo | |||||
Broderick Crawford | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1911 (1911-12-09) en Filadelfio | ||||
Morto | 26-an de aprilo 1986 (1986-04-26) (74-jaraĝa) en Rancho Mirage | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Apopleksio ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | kolegio Harvard ![]() | ||||
Familio | |||||
Patrino | Helen Broderick (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Joan Tabor (en) ![]() Mary Alice Moore (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro teatra aktoro filmaktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1937– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ĝis la filmado de All the King's Men, la kariero de Crawford estis ege limigita el "B filmoj" en duarangaj aŭ similaj roloj. Li noits, ke li ne kongruas kun la rolo de bela ĉefrolulo, iam priskribante sin mem kiel "retiriĝinta boksisto". Tamen, li elstaris en roloj de maliculoj kaj aŭtoritataj viroj.